La Speciala Rilato (angle The Special Relationship, foje nomita en pluralo: Specialaj Rilatoj) estas termino kiu karakterizas la proksiman politikan, diplomatian, historian kaj kulturan rilaton inter Usono kaj kelkaj el la ŝtatkomunumaj landoj, precipe Britio [1]. Ĝi ankaŭ estis uzata por priskribi la tiaman proksiman rilaton inter brita ĉefministro Tony Blair kaj usona prezidento George W. Bush [2].
En la kadro de la specialaj rilatoj, la du landoj havas plenan fidon unu al la alia kaj proksime kunlaboras en aferoj de spionado, armila fabrikado kaj akirado kaj pli.
La termino ankaŭ estas prunte uzita por priskribi proksimaj rilatoj inter aliaj landoj, kiel ekzemple rilatoj inter Kosovo kaj Albanio, Brazilo kaj Portugalio, Kubo kaj Venezuelo, kaŭ Israelo kaj Usono.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search